china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinoj stampis Olimpikojn en vivon de Printempa Festo en kuranta jaro
(GMT+08:00) 2008-02-11 17:14:33

Printempa Festo estas la plej grava tradicia festo de ĉinoj, ĝi estas titolita de ĉinoj kiel komenco de nova jaro. En ĉi tiu festo, ĉinoj kutimas al tosto por deziri, ke amikoj kaj parencoj estu sanaj kaj glataj. Sed en Printempa Festo de la kuranta jaro, multaj ĉinoj elkore aldonis "Deziru sukceson al Pekinaj Olimpikoj." Sekve de eniro en la jaron de 2008, ĉinoj stampis helajn Olimpikojn en vivon de Printempa Festo en la kuranta jaro.

Hodiaŭ estas la 5-a tago de la nova jaro laŭ la ĉina tradicia kalendaro, multaj ĉinoj gaje pasigas la libertempon de Printempa Festo. Sed gardisto de pekina hotelo Guibinlou sinjoro Feng Xiaoyue jam antaŭtempe revenis al sia posteno. La hotelo Guibinlou jam estas difinita de Organiza Komitato de Pekinaj Olimpikoj kiel la ĉefstabeja hotelo de olimpika familio de Pekinaj Olimpikoj, dum la Olimpikoj multaj gravaj oficistoj de Internacia Olimpika Komitato kaj diversaj internaciaj individuaj sportaj organizoj loĝos ĉi tie. Feng Xiaoyue antaŭtempe eklaboris, ĉar unuflanke li deĵoras, aliflanke li partoprenos en trejno de akceptaj formoj antaŭ la Olimpikoj.

Parolante pri sia deziro en la nova jaro, Feng Xiaoyue diris, ke krom deziro al la gepatroj, liaj esperoj rilatas al la Olimpikoj.

"Mi ĝuste esperas, ke Olimpikoj en 2008 plene sukcesos, kaj niaj sportistoj akiros brilan kaj bonan atingon en nia hejmo. Mi esperas ankaŭ, ke tutmondaj homoj havos la ŝancon vojaĝi al Pekino, samtempe kune atentos la Olimpikojn. Mi esperas, ke nia hotelo povos sukcese fini la akceptan taskon dum la Olimpikoj."

Kiel sinjoro Feng, multaj konstruantoj de olimpikaj inĝenieriaĵoj, laborantoj de Organiza Komitato de Pekinaj Olimpikoj laboris en Printempa Festo por garantii bonan ordon de preparaj laboroj de Pekinaj Olimpikoj dum la festo.

Krom rektaj partoprenantoj de olimpika preparado, ordinaraj ĉinoj, precipe pekinanoj havas densan olimpikan koloron en sia festa vivo. Por la Olimpikoj, Pekino konstruis pli ol 30 konkursejojn, interalie la ĉefa konkursejo de Pekinaj Olimpikoj—Nacia Stadiono "Birdnesto" kaj Nacia Naĝcentro "Akva Kubo", kie oni okazigos naĝkonkurson, altiras tutmondan rigardon per apartaj formoj kaj alt-sciencteknika trajto. "Akva Kubo" jam estas finkonstruita kaj ekfunkciis antaŭ Printempa Festo, kaj ĉefkorpa inĝenieriaĵo de "Birdnesto" jam finiĝis kaj la majesta aspekto de la stadiono klare aperis. Dum Printempa Festo en la kuranta jaro, multaj pekinanoj vizitis "Birdneston" kaj "Akvan Kubon", kvankam "Birdnesto" estas ornamata kaj ne malfermata, tamen ankoraŭ multaj pekinanoj gaje fotis sin kun "Birdnesto" ĉe la ekstera cirklo.

Ĉe "Birdnesto", raportisto renkontis sinjoron Xiong Hui el ĉina provinco Shandong. Sinjoro Xiong sciigis al la raportisto, ke en Printempa Festo, li pasigis la feston en la hejmo de parenco, hodiaŭ li speciale vizitis "Birdneston" kaj "Akvan Kubon". Li diris:

"Nun la tuta lando plenas de densa atmosfero de Olimpikoj. Historie Ĉinio unuafoje okazigos Olimpikojn. Kiel ĉino, mi estas tre fiera. Nun mia laboro ne rekte rilatas al sportoj kaj Olimpikoj, sed en 2008 mi sendube atentos la Olimpikojn. Mi ĝuste esperas, ke nia lando povos bone fari laborojn en diversaj flankoj. Kompreneble, la plej granda espero estas, ke ĉina sporta delegacio akiros bonan atingon en la Olimpikoj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040