La 19-an de februaro, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Liu Jianchao malkaŝis en gazetara konferenco okazinta en Pekino, ke ĉina speciala delegito pri darfura problemo Liu Guijin invitite faros viziton al Britio de la 21-a ĝis al la 23-a kaj al Sudano de la 24-a ĝis la 27-a de februaro.
Respondante al raportisto Liu Jianchao esprimis, ke Ĉinio opinias, ke sub komuna penado de la internacia socio, inkluzive de Ĉinio, la darfura problemo gajnis pozitivan disvolvon. En nuna situacio oni devas daŭre disvovi la ĉefan rolon de UN, Afrika Unio kaj la sudana registaro kaj solvi darfuran problemon per dialogo kaj egala interkonsiliĝo por preventi malboniĝon de la situacio. |