De la lastaj jaroj Ĉinio lanĉis leĝojn kaj regularojn por sekureco de la Pekinaj Olimpikoj. Pekino ellaboris Regularon pri Protektado de Olimpikaj Intelektaj Proprietoj, Regularon pri Sekureca Administro de Grandaj Sociaj Aktivadoj kaj similajn. Krome Pekino ellaboris ankaŭ plurajn regularojn koncernajn al volontularo, radiokomunikado, mensa sano, manĝaĵa sekureco kaj aliaj fakoj, kaj amendis regularon pri turisma administro kaj tiun pri urba medio kaj sanitara servo. |