La 26-an de februaro, speciala sendito de ĉina registaro pri darfura problemo Liu Guijin vizitis Nyala de Suda Darfuro. Tio estas la dua fojo, ke li vizitis la darfuran regionon kiel speciala sendito post la pasinta majo.
Intervidiĝante kun oficistoj de la ŝtato Suda Darfuro, Liu Guijin diris, ke la ĉinaj registaro kaj popolo volas klopodi kune kun koncernaj flankoj por longtempa kaj taŭga solvo de la darfura problemo kaj plue plibonigi la sekurecan situacion kaj humanisman situacion.
Liu Guijin ankaŭ sincere interparolis kun reprezentantoj de rifuĝintoj. Reprezentantoj de lokaj rifuĝintoj diris, ke Ĉinio liveras al la darfura regiono multe da helpo kaj helpas la regionon plibonigi bazajn instalaĵojn, ĉiuj rifuĝintoj konas tion. Se la internacia socio vere volas solvi la darfuran problemon, ĝi do devas koni la lokan situacion kaj liveri efikan helpon same kiel Ĉinio. |