En la 27-a de februaro, laŭ raporto de ĉelokaj amaskomunikiloj de Pakistano, en la sama tago en Islamabado, 3 ĉefaj partioj de Pakistano okazigis kunvenon kaj atingis unuanimecon pri restarigo de ofico de juĝisto, ĉesigita en la 3-a de novembro de la pasinta jaro.
Laŭ raporto, 171 parlamentanoj de Pakistana Popola Partio, Pakistana Islama Ligo kaj Awami Nacia Partio, kiuj estis elektitaj en parlamenta elektado, organizis kunvenon en Islamabado por diskuti pri komuna establo de nova registaro kaj aliaj aferoj. |