La 28-an de februaro en Pekino la Pekina Olimpika Organiza Komitato anoncis, ke la enlanda torĉa stafetkuro de la Pekinaj Olimpikoj okazos de la 4-a de majo ĝis la 8-a de aŭgusto; aŭtovico konsistanta el 959 aŭtoj garantios sukceson de la torĉa stafetkuro.
Dum 97 tagoj la stafetkuro traveturos pli ol 40 mil kilometrojn kaj dum la vojaĝo 346 aŭtoj estos uzataj por ĉefa aŭtovico, 583 aŭtoj por laboroj kaj la ceteraj por komerco. |