La 10-an de marto en Pekino, Wu Dawei, ĉina vicministro pri eksteraj aferoj diris, ke pli ol 100 ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj promesis ĉeesti al la Pekinaj Olimpikoj, 2008.
Akceptante intervjuon de ĉinaj kaj fremdlandaj raportistoj, Wu Dawei diris, ke tiu ĉi nombro pliiĝas. Kun la proksimiĝo de inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj, multaj fremdlandaj gravaj politikistoj eksplicite esprimis la subtenon al la Pekinaj Olimpikoj.
|