La 11-an de marto en Lahore, la ĉefurbo de la pakistana orienta provinco Punjab, okazis du bombadoj, almenaŭ 20 homoj mortis.
Laŭ raporto de pakistanaj amaskomunikiloj, la unua bombado okazis en domego de pakistana Federacia Enketa Agentejo en la urbo Lahore, 18 homoj, inkluzive de 10 laborantoj de la agentejo, mortis, kaj pli ol 100 vundiĝis.
La dua bombado okazis en loĝareo de Lahore, du infanoj mortis. |