La 13-an de marto, la afgana Ministerio pri Internaj Aferoj, diris en deklaro, ke matene de tiu tago okazis en Kabulo, ĉefurbo de Afganio, suicida eksplodigo kontraŭ koalicia armeo garnizonanta en Afganio. La eksplodigo kaŭzis morton de almenaŭ 6 civiluloj kaj vundiĝon de 16.
Zabihullah Mujahed, proparolanto de Talibano, deklaris respondecon pri la eksplodigo. Li diris, ke la eksplodigo detruis 2 armeajn veturilojn kun alilandaj soldatoj kaj ĉiuj soldatoj mortis en la eksplodigo. |