china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio publikigis Homrajtan Noton de Usono en 2007
(GMT+08:00) 2008-03-13 16:08:12

La 13-an de marto, novaĵ-oficejo de ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis Homrajtan Noton pri Usono en 2007 por respondi la arbitran distordon kaj senbazan riproĉon de la "Ŝtata Homrajta Raporto en 2007" publikigita de usona Ŝtata Departemento pri homrajta situacio de Ĉinio kaj samtempe malkaŝi al la internacia socio veran homrajtan situacion de Usono. Tio estas 9-a homrajta noto pri Usono publikigita de la ĉina registaro direktata kontraŭ la homrajta raporto publikigita de Usono. Bonvole aŭskultu detalan raporton.

La 11-an de marto, usona Ŝtata Departemento publikigis Ŝtatan Homrajtan Raporton en 2007 por refoje riproĉi homrajtan situacion de pli ol 190 landoj, inkluzive de Ĉinio. Tamen la raporto mencias nenion pri homrajta situacio en Usono. Proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Qin Gang esprimis, ke Ĉinio volontas fari dialogon kaj interfluon kun diversaj landoj en la mondo sur la bazo de egaleco kaj reciproka respekto, sed firme oponas, ke iu ajn lando intervenas en internajn aferojn de aliaj landoj per homrajta problemo.

Qin Gang montris, ke la homrajta raporto publikigita de Usono tuŝanta Ĉinion daŭre distordas la fakton, senbaze riproĉas la homrajtan situacion de Ĉinio kaj la sistemon pri nacieco, religio kaj justico. Tia ago estas malĝusta. Ĝenerala sekretario de Ĉina Homrajta Esplora Ligo Dong Yunhu opiniis, ke la homrajta raporto publikigita de Usono havas kaŝitan motivon. Li diris,

"Mi opinias, ke la publikigo de homrajta raporto fare de Usono ne estas vera zorgado al la homrajta situacio de aliaj landoj kaj ne celas disvolviĝon de monda homrajta afero. Ĝi celas interveni en internajn aferojn de aliaj landoj per homrajta problemo, damaĝi figuron de aliaj landoj kaj realigi sian internacian strategion."

Usono publikigis homrajtan raporton en sinsekvaj jaroj. Do kian veran homrajtan situacion Usono havas? Por sciigi al la mondaj popolanoj veran homrajtan situacion de Usono kaj urĝi repenson de Usono pri sia agado ĉina Ŝtata Konsilantaro 9-foje publikigis homrajtan noton. Ĝenerala sekretario de Ĉina Homrajta Esplora Ligo Dong Yunhu opiniis, ke la homrajta noto pri Usono publikigita de Ĉinio havas 2-flankan signifon.

"Unue, la noto celas prezenti fenestron por ke la mondaj popolanoj rigardu veran homrajtan situacion de Usono tra la fenestro. Due la noto prezentis iun spegulon al Usono por ke ĝi povu klare rigardi sian homrajtan situacion. Ni admonas, ke Usono bonigu sian homrajtan situacion."

Laŭinforme la Homrajta Noto pri Usono en 2007 publikigita de Ĉinio citis multe da ciferoj kaj ekzemploj prezentante la veran homrajtan situacion de Usono en 7 flankoj. La noto montras, ke multiĝas perfortaj krimadoj en Usono. Estas serioze, ke leĝplenumaj kaj justaj departementoj misuzis sian potencon. Senĉese multiĝas malriĉuloj en Usono. Profunde enradikiĝas rasa diskriminacio en Usono.

La noto montras ankaŭ, ke Usono atencas suverenecon de aliaj landoj kaj tretas homrajton de aliaj landoj. Iraka milito lanĉita de Usono kaŭzis plej grandan homrajtan tragedion kaj humanisman katastrofon en la mondo.

Proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj serioze montris, ke Usono devas plimulte zorgi pri sia homrajta situacio kaj ĉesigi agadon laŭ du normoj kaj atakadon al aliaj landoj per homrajta problemo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040