La 13-an de marto en regula gazetara konferenco, okazinta en Pekino, Qin Gang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, reasertis, ke starpunkto kaj porpledo de Ĉinio pri la problemo de la Orienta Ĉina Maro estas bazitaj sur la internacia juro.
Iu raportisto demandis, ke laŭ raporto de japanaj amaskomunikiloj, Japanio proponis prezenti la problemon pri la Orienta Ĉina Maro al internacia tribunalo por arbitracio; kian komenton vi havas rilate al raporto de japanaj amaskomunikiloj pri starpunktoj de la du landoj?
Qin Gang diris, ke laŭ Konvencio de UN pri Mara Leĝo, la du flankoj devas solvi koncernajn diverĝojn unue per intertraktado kaj interkonsiliĝo; ambaŭ opinias, ke la du flankoj devas aktive esplori la problemon pri komuna ekspluato, konforme al internaciaj rilatoj, ĉar tio utilas al ambaŭ. |