De la lastaj tagoj, la internacia socio daǔre subtenas la ĉinan Tibetan Aǔtonoman Regionon laǔleĝe trakti la seriozan perfortan eventon okazintan en Lasao.
Intervidiĝante kun ĉina ambasadoro, maǔricia prezidento Anerood Jugnauth esprimis, ke secesio estas malpermesata kaj neakceptebla en iu ajn lando. Maǔricio subtenas la starpunkton de la ĉina registaro.
Madagaskara ministro pri eksteraj aferoj Marcel Ranjeva esprimis al ĉina ambasadoro, ke la tibetaj aferoj estas la internaj aferoj de Ĉinio. Madagaskaro oponas kontraǔ tio, ke oni ligas la eventon kun la Pekinaj Olimpikoj.
Oficisto de la burundia Ministerio de Eksteraj Aferoj esprimis al ĉina ambasadoro, ke la esenco de la perforta evento en Lasao estas la politika evento planita de la Dalai-kliko kaj celanta detrui la Pekinajn Olimpikojn. Burundio subtenas la ĉinan registaron laǔleĝe preni koncernajn rimedojn.
Ankaǔ Sudano, Cipro, Albanio, Montenegro kaj aliaj landoj esprimis sian subtenon al la ĉina registaro. |