Lastatempe en Lasao, ĉefurbo de Tibeta Aŭtonoma Regiono, okazis perforta evento pri batado, frakasado, rabado kaj bruligado kaj tio estas alte atentata de ĉinaj popolamasoj, ili sinsekve esprimis, ke ili subtenas rimedojn prenitajn de la ĉina registaro por bremsi kontraŭleĝan krimon kaj renormaligi socian ordon. Ili postulis, ke la registaro laŭleĝe punu krimulojn.
Tibetnacieca junulo Ngapoi Ganqen Puntsok, kiu laboras en Pekino, diris al raportisto, ke plejparto de tibetnaciecaj popolanoj aspiras al kvieta vivo kaj personoj partoprenantaj en batado, frakasado, rabado kaj bruligado, absolute ne reprezentas tibetnaciecajn samlokanojn. Fan Jingjing, kiu laboras en banko, koleras pri barbaraĵo praktikata de malmultaj kontraŭleĝaj personoj. Ŝi diris, ke agado de la registaro por trakti la perfortan eventon estas necesa kaj protekto de socia stabileco ĝuste estas devo de la registaro. |