china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Birdinsulo en Qinghai-lago
(GMT+08:00) 2008-03-24 16:05:26

En ĉina nordokcidenta provinco Qinghai estas Qinghai-lago, kiu kvazaŭ perlo, inkrestita en senlima stepo. Dum la birdinsulo en la lago estas fama vidindejo, kie restas milionoj da migrobirdoj. Hodiaŭ ni kune eniru en la ĝardenon, kie kunekzistas la birdoj kaj homoj.

La birdinsulo dividita en orientan kaj okcidentan partojn situas en la nordokcidenta flanko de Qinghai-lago. Malproksime de la birdinsulo, turistoj jam aŭdas birdojn kantantaj. En spektejo oni vidas, ke diversspecaj birdoj libere ludas inter la ĉielo kaj la lago: iuj plezure flugantaj strekas blankajn striojn sur la ĉielo, iuj konkure naĝantaj forlasas arĝentajn sulketojn surface de la lago; ankaŭ iuj pigre sunumas sur la bordo.

Qinghai-lago areanta 4300 kvadratajn kilometrojn, estas plej granda salakva lago en ĉina landinterno. Ĝi estas ankaŭ grava marĉo. Pro la aparta geografia kaj klimata medio, ĉiujare ĝi allogas milionojn da migrobirdoj veni ĉi tien por vivi kaj generi. En majo kaj junio, alflugas pli ol 160 mil da birdoj de pli ol 30 specoj, tre pompa estas la spektaklo. Laŭ konigo de indiĝeno, iam oni kolektis de tero birdovojn, la agaĉo kaŭzis grandan redukton de birdspecoj, ke restis nur pli ol 200 birdoj. Por protekti la naturan medion de la insulo, la provinco Qinghai difinis, ke la birdinsulo estu natura parko, speciale garnizata. Post mult-jara zorgema protektado, la birdriĉfonto de la insulo estas iom post iom retrovita. Laŭ donitaĵo, de la lastaj jaroj, ĉiujare vizitas la insulon stabile ĉirkaŭ 50 000 birdoj.

Kun alveno de grandnombraj migrobirdoj, la birdinsulo fariĝas fama turisma celo, grandnombro da turistoj en- kaj eksterlandaj vizitas la insulon por rigardi la pompan kunvenon de 100 mil birdoj. Laŭ statistiko, de la jaro 2003, ĉiujare vizitis la birdinsulon 100 mil turistoj.

Turisto el Xi`an, urbo de la nordokcidenta provinco Shanxi sinjoro Li Shehui diris al raportisto, ke li kun siaj edzino kaj 6-jara filino vojaĝas al Qinghai-lago. La filino ĉiam vivas en urbo, unuafoje vidas tiom da birdoj, estas tre ĝoja. Sinjoro Li diris.

"Mi gvidis infanon al la insulon por vidi la birdojn. Mi diris al ŝi, ke tieaj birdoj, kiel kormoranoj, longe vivantaj ĉi tie kun homoj. Oni bone protektas la medion, samtempe la birdojn"

Vere, kiel sinjoro Li diris, ke birdoj kaj homoj kunvivas unuj kun aliaj. Grava kiel konsistiga parto de Qinghai-tibeta altebenajo, Qinghai-lago apartenas al regiono kun malforta ekologia sistemo, kaj estas facile influata de la tergloba klimata ŝanĝiĝo. Oni devas plimulte konsideri la mediprotektadon dum turismado. Vicestro de turisma agentejo de la provinco sinjoro Xu Hao esprimis, ke ili absolute ne permesas damaĝon de medio pro disvolvo de turismado.

"Ni opinias, ke ekologia turismado devas sin apogi sur bona ekologia medio kaj orda laboro. Qinghai-lago estas aparta vidindaĵo, absolute ne damaĝita en niaj manoj. Se ĝi iam estus damaĝita, sekvus neimagebla sceno. Tiam, estus problemo de la homa ekzistado, ne plu temus pri turismado."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040