Tagmeze de la 24-a de marto, je ĉirkaŭ 40 minutoj post la 11-a horo, laŭ la loka tempo, antaŭ la ruino de la templo Hera en Olimpio, okazis ceremonio por ekbruligo de la olimpika torĉo. La ceremonio okazis en tradicia maniero: suno prilumis konkavan spegulon kaj bruligis bastonon de fajrosemo, tenatan de fama greka aktorino Maria Nafpliotou, la plej alta sacerdotino por la ceremonio. Post prezentado la plej alta sacerdotino transdonis la fajron al fama greka sportisto Alexandros Nikolaidis, la unua stafeto de la olimpika torĉo, kaj poste komenciĝis stafetado de la olimpika torĉo.
Al la ceremonio ĉeestis Karolos Papoulias, greka prezidento, Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, Liu Qi, prezidanto de la Pekina Olimpika Organiza Komitato, kaj George Aidonis, urbestro de Olimpio. |