Ĝenerala direktoro de la Ĉina Tibetologia Esplor-Centro Lhakpa Phuntsok esprimis lastatempe, ke la dalai-kliko intencas internaciigi la tibetan problemon, tio frapiĝos kontraŭ muro.
Lhakpa Phuntsok, iama vicprezidanto de la popola registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono diris, ke por internaciigi la tibetan problemon, la dalai-kliko multege aktivadas. De longa tempo iuj internaciaj malamikaj fortoj subtenas kaj utiligas dalai-klikon en ĝiaj secesiaj agoj. Sen tiuj apogiloj dalai-kliko neniel povas ekzisti plu.
Li analizis, ke kia ajn komploto inter en- kaj ekster-landaj fortoj pledantaj por sendependigo de Tibeto ne povas ŝanĝi la historion kaj fakton, ke Tibeto estas parto de Ĉinio. La malsukcesinta "sendependigo de Tibeto" ne povas kaj ne povos sukcesi. |