Laŭ informo el la Buroo pri Publika Sekureco de Lasao, pli ol 280 suspektatoj, kiuj partoprenis en batado, detruado, rabado kaj bruligado en Lasao, sin denuncis al la publiksekurecaj institucioj.
Inter ili, unuaj estis agitataj de kontraŭleĝaj elementoj, duaj estis devigataj partopreni, triaj eĉ estis dungataj de secesiistoj por sendependigi Tibeton.
Publiksekurecaj institucioj de Lasao jam liberigis iujn sindenuncintojn pro tio, ke ili faris nur delikton kaj memvole sin denuncis.
Krome, la Popola Prokurorejo de Lasao sankciis aresti 29 suspektatojn pro krimo minacanta la ŝtatan sekurecon kaj serioza kriminala krimo. |