china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Iu ajn intenco ĝeni aŭ perturbi stafetadon de olimpika torĉo estu venkita
(GMT+08:00) 2008-03-26 17:07:05

La 26-an de marto Xinhua-Novaĵ-Agentejo aperigis komenton, dirante, ke iu ajn intenco ĝeni aŭ perturbi stafetadon de la olimpika torĉo certe estos venkita.

La komento diras, ke stafetado de la olimpika torĉo estas sankta ceremonio; diskonigo de la ideo kaj spirito de la nobla olimpika movado en la mondo celas justecon, pacon, interkomprenon kaj amikecon, tamen estas bedaŭrinde, ke ĉiufoje iuj organizoj aŭ individuoj kun kaŝita intenco ĝenas kaj perturbas stafetadon de la olimpika torĉo por fari sensacion; ili havas la saman esencon: fari ĉiun eblan rimedon por atingi la celon.

La komento emfazas, ke la olimpika torĉo portas esperon kaj revon de la homaro, tial ĝi ricevas varman bonvenigon de bonkoraj popoloj tie, kien ĝi atingas. La olimpika torĉo prilumas la homaran estontecon kaj ankaŭ la veran naturon de iuj organizoj aŭ individuoj kun kaŝita intenco kaj esencon de iliaj tiel nomataj "kariero" kaj "movado". La olimpika torĉo simbolas sentiman kaj justan forton de la homaro, tial iu ajn intenco ĝeni aŭ perturbi la olimpikan torĉon certe estos venkita.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040