La 28-an de marto la registaro de Tibeta Aŭtonoma Regiono publikigis anoncon, dirante, ke ĝi decidis doni monkompenson al familioj de 18 senkulpaj popolanoj mortintaj en la grava perforta evento, okazinta la 14-an de marto en Lasao; la sumo por ĉiu familio estas 200 mil juanoj.
La anonco diras, ke la registaro esploros kaj lanĉos rimedojn por helpi senkulpajn popolanojn, kiuj vundiĝis aŭ suferis perdon en la grava perforta evento. |