La 31-an de marto la olimpika flamo, ricevita en Olimpio, atingis Pekinon. Matene de tiu ĉi tago sur Tian'anmen Placo okazis ceremonio por bonvenigi la olimpikan flamon kaj startigi stafetadon de la olimpika torĉo.
Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao ĉeestis al la ceremonio kaj transdonis la unuan torĉon, ekbruligitan en Ĉinio, al Liu Xiang, fama ĉina atleto kaj posedanto de la monda rekordo de 110-metra hurdokurado. Poste li proklamis starton de la torĉa stafetado. Ĉina ŝtata vicprezidanto Xi Jinping faris parolon en la ceremonio por bonvenigi la olimpikan flamon.
|