Iuj diplomatoj al Ĉinio subtenas ĉinajn rimedojn |
|
(GMT+08:00) 2008-03-31 17:52:21 |
La 28-an de marto diplomatoj de Brazilo, Usono, Britio, Singapuro, Tanzanio, Rusio kaj iuj aliaj landoj al Ĉinio veturis al Lasao, ĉefurbo de la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj faris dutagan ĉelokan esploradon pri la serioza perforta evento de batado, detruado, rabado kaj bruligado okazinta la 14-an de marto en Lasao. Vidinte la detruadon kaŭzitan de la perforta evento, la diplomatoj esprimis komprenon kaj subtenon al la rimedoj alprenitaj de la ĉina registaro rilate al la evento. |