La 4-an de aprilo en Parizo, Jean Francois Lamour, franca eksa ministro pri sporto kaj skerma ĉampiono en 2 olimpikoj, esprimis, ke li subtenas la Pekinajn Olimpikojn kaj oponas kontraŭ ĉia agado bojkotanta la olimpikojn.
Li ankaŭ kondamnis, ke iuj francaj politikistoj kaj la tiel nomataj "homrajtaj personoj" intencas allogi atenton de amaskomunikiloj kaj la publiko per "bojkoto kontraŭ olimpikoj". Li apelaciis, ke oni oponu kontraŭ ĉia agado bojkotanta la olimpikojn, kaj ke francaj sportistoj, en la plej bona stato, partoprenu en la Pekinaj Olimpikoj. |