Antaŭ nelonge, departemento pri laboro kaj socia garantio el la Tibeta Aŭtonoma Regiono publikigis avizon por garantii praktikadon de soci-garantiaj politikoj favoraj al komercistoj damaĝitaj en la perforta evento de batado, frakasado, rabado kaj bruligado okazinta en Lasao la 14-an de marto.
La avizo difinis, ke komercistoj kaj iliaj laborantoj damaĝitaj en la nomita evento povas gajni la subvencion pri senlaboreco respektive en tri, ses aŭ 12 monatoj laŭ la damaĝita grado.
La avizo difinis ankaŭ, ke la kuraca pago de vunditoj en la evento estos donita per la kontanta mono. |