La 8-an de aprilo en regula gazetara konferenco, okazinta en Pekino, sinjorino Jiang Yu, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, refutis la diron, faritan de Dailai antaŭ nelonge en "letero al samlandanoj", ke li ne serĉas tibetan sendependigon, sed insistas pri la starpunkto de "la meza vojo".
Jiang Yu diris, ke Dailai estas la ĉefreprezentanto de la servuta riĝimo, kombinaĵo de politiko kaj religio, kaj tiu ĉi reĝimo estas la plej nigra en la homara historio. |