En la lastaj tagoj, oficistoj kaj amaskomunikiloj de Japanio, Rusio, Hungario, Francio kaj aliaj landoj kritikis la agadojn, kiuj intencis detrui stafetadon de olimpika flamo, kaj oponas kontraŭ bojkoto al Pekinaj Olimpikoj.
En la 8-a de aprilo, prezidanto de rusa ŝtata Duma Boris Gryzlov esprimis kondamnon al la agadoj bojkotaj al Pekinaj Olimpikoj. Li diris, ke "politika afero devas esti solvita per aliaj vojoj", malgraŭ iu ajn afero, Pekinaj Olimpikoj devas esti okazigota laŭplane.
En la 8-a de aprilo, rusa vicĉefministro Vasiliy Ivanovich Zhukov diris, ke olimpiaj ludoj estas internacia evento, Rusio oponas kontraŭ bojkoto de Pekinaj Olimpikoj kaj sendos sportistojn partopreni en la Pekinaj Olimpikoj de la jaro 2008, ĉiuj agadoj, kiuj bojkotas Pekinajn Olimpikojn estas ne akcepteblaj.
En la 8-a de aprilo en la gazetara konferenco, okazigita en Tokio, Machimura Nobutaka, kabineta sekretario de Japanio diris, ke Pekinaj Olimpikoj estas sporta soleno, popolanoj tra la tuta mondo deziras sukceson de Pekinaj Olimpikoj. En tia signifo, "la protestadoj kun perfortaj agadoj tute ne estas ĝojiga afero."
Krome, oficistoj kaj amaskomunikiloj de Hungario kaj Francio ankaŭ esprimis oponon kontraŭ bojkoto al Pekinaj Olimpikoj. |