La 9-an de aprilo en Pekino, prezidanto de la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono Qiangba Puncog esprimis, ke la Tibeta Aŭtonoma Regiono faris sufiĉan preparon kaj zorgeman aranĝon por stafetado de olimpika torĉo en Tibeto kaj la stafetado certe estos sekura, perfekta kaj sukcesa.
En gazetara konferenco, okazigita de novaĵ-oficejo sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, Qiangba Puncog diris, ke la stafetado de olimpika torĉo en Tibeto estas honoro kaj respondeco de tibetanoj, kaj tibetaj diversnaciecaj popolanoj tre subtenas tion. Ĉinio havas la fidon garantii sekuran kaj sukcesan stafetadon de olimpika torĉo en Tibeto. |