china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Perforto planita de Dalai-kliko kaŭzis perdon de 300 milionoj da juanoj
(GMT+08:00) 2008-04-09 16:25:54

La 9-an de aprilo en Pekino, akceptante intervjuon, Qiangba Puncog, prezidanto de Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris, ke la perforta evento de batado, frakasado, rabado kaj bruligado, planita de Dalai-kliko, en la 14-a de marto, jam kaŭzis perdon de ĉirkaŭ 300 milionoj da juanoj.

Tiutage en gazetara konferenco, okazinta en la Novaĵ-Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro, Qiangba Puncog diris, ke laŭ freŝaj donitaĵoj, en Lasao pli ol 1 300 firmaoj kaj butikoj suferis perdon pro la perforta evento, inter ili juvelejoj suferis pezan perdon; por iuj la perdo superis 10 milionojn da juanoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040