china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Qiangba Puncog: Ĉinio havas fidon garantii sekuran kaj sukcesan stafetadon de olimpika torĉo en Tibeto
(GMT+08:00) 2008-04-09 16:37:27

La 9-an de aprilo en Pekino, prezidanto de la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono Qiangba Puncog esprimis, ke la Tibeta Aŭtonoma Regiono faris sufiĉan preparon kaj zorgeman aranĝon por stafetado de olimpika torĉo en Tibeto kaj la stafetado certe estos sekura, perfekta kaj sukcesa.

En gazetara konferenco, okazigita de novaĵ-oficejo sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, Qiangba Puncog diris, ke la stafetado de olimpika torĉo en Tibeto estas honoro kaj respondeco de tibetanoj, kaj tibetaj diversnaciecaj popolanoj tre subtenas tion. Ĉinio havas la fidon garantii sekuran kaj sukcesan stafetadon de olimpika torĉo en Tibeto.

Qiangba Puncog ankaŭ konigis, ke "marto-14-a evento" pri batado, frakasado, rabado kaj bruligado, planita de Dalai-kliko, kaŭzis perdon de ĉirkaŭ 300 milionoj da juanoj, kaj pli ol 1 300 firmaoj kaj butikoj suferis perdon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040