La 12-an de aprilo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao esprimis, ke tibetaj aferoj estas internaj aferoj de Ĉinio. La kontraŭdiro inter la centra registaro kaj Dalai-kliko ne estas nacia problemo, religia problemo kaj homrajta problemo. Tio rilatas al dispartigo de la patrolando kaj protektado de unuiĝo de la partrolando.
Hu Jintao esprimis tion intervidiĝante kun aŭstralia ĉefministro Kevin Rudd faranta viziton al Ĉinio.
Pri la serioza perforta evento en Lasao Hu Jintao emfazis, ke tiu afero ne estas paca manifestacio kaj neperforta agado, sed estas perforta krimado. Pri tia perforta agado iu ajn registaro havanta respondecon ne povas ignori.
Hu Jintao emfazis, ke la centra registaro malfermas la pordon por fari dialogon kun Dalai. Nun la baro por fari interkonsiliĝon estas ĉe la flanko de Dalai. Se Dalai ĉesigos agadon dispartigantan la patrolandon kaj damaĝantan la Olimpikojn, ni volontas daŭre fari interkonsiliĝon kun li.
Kevin Rudd emfazis, ke Aŭstralio tute agnoskas la suverenecon de Ĉinio al Tibeto kaj Taiwan. Ne ŝanĝiĝos, ke Aŭstralio praktikas la principon de unu Ĉinio. Kevin Rudd bondeziras plenan sukceson al Pekinaj Olimpikoj. |