china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tibetaj erudiciuloj per ciferoj kaj faktoj eksplikis disvolvan vojon de Tibeto
(GMT+08:00) 2008-04-15 12:46:03
Antaŭ nelonge, intervjuate eksa vicĝenerala direktoro de ĉina esplora centro de tibetologio Tenzin Chepa per serio da ciferoj kaj faktoj detale eksplikis tibetan disvolvan vojon post paca liberigo en 1951.

Tenzin Chepa diris, ke historie Tibeto longtempe troviĝis en feŭda servutula socio kaj vivo de popolanoj estis tre mizera. Post paca liberigo, la ĉina centra registaro ĉiam alte atentas tibetan disvolvon, en 2006 ellaboris 40 favorajn politikojn por rapidigi tibetan disvolvon, en 2007 difinis 180 tibetajn planajn programojn kun la totala investo je pli ol 77 miliardoj da juanoj.

Tenzin Chepa diris, ke nun en gvidantaro de tibetaj gubernioj kaj vilaĝoj, la nombro de funkciuloj el tibetaj naciecoj kaj aliaj minoritataj naciecoj superis 80%, tio forte atestis, ke tibetaj popolanoj estas mastroj de siaj propraj aferoj. En la lastaj pli ol du jaroj de ekfunkciigo de loĝeja inĝenieriaĵo por kamparanoj kaj paŝtistoj, Tibeto ĉiuflanke plibonigis loĝejan kondiĉon de kamparanoj kaj paŝtistoj, pli ol 590 mil kamparanoj kaj paŝtistoj loĝas en sekuraj kaj komfortaj domoj. Nun en Tibeto, ekzistas pli ol 1 700 religiaj kampoj, la nombro de monaĥoj en temploj superis 46 mil, kaj tibeta religia kredo estas libera.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040