Antaŭ nelonge, Shinza Tenzin Choeta, la enkarniĝinta budho de la sekto Gegyu de la tibeta budhismo, akceptis intervjuon. Li diris, ke la detruo de olimpikoj fare de Dalai-kliko malplaĉas al la popolo.
Shinza Tenzin Choeta diris, ke la evento de batado, frakasado, rabado kaj bruligado, okazinta la 14-an de marto en Tibeto, estas grava perforto, planita de iuj separatistoj en aliaj landoj kun celo.
Li diris, ke de la antikveco Tibeto estas la integra parto de Ĉinio; post la paca liberiĝo Tibeto faris demokratian reformadon; precipe depost la ekpraktiko de la politiko pri reformado kaj malfermo en Tibeto la socio stabile disvolviĝas kaj popolanoj vivas feliĉe kaj trankvile. |