china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Usona turisto: ĉinaj policanoj plenumis sian devon por renormaligi ordon
(GMT+08:00) 2008-04-17 11:08:34

Usona turisto Jim Kreston estas vidinto de la perforto de la 14-a de marto en Lasao. Antaŭ nelonge li akceptis intervjuon de ĉinaj raportistoj. Li diris, ke oni ne devas per "subpremo" taksi traktadon de la ĉina registaro pri la evento, ĉar ĉinaj policanoj plenumis sian devon por renormaligi la ordon.

Jim Kreston, 60-jara inĝeniero de iu usona kompanio pri mediprotekta inĝenierado, kiu ĵus revenis al Usono post la vojaĝo en Ĉinio, diris al ĉinaj raportistoj en la oficejo en Ĉikago, ke la 3-taga restado en Lasao, komence de mateno de la 14-a de marto, estas la plej neforgesebla por li dum la vojaĝo en Ĉinio.

Li diris, ke la reago de la ĉina registaro kontraŭ la perforto ne estas subpremo. Li emfazis: "Mi ne vidis armeanojn nek armilojn, eĉ gardistoj en kontrolejoj estas senarmilaj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040