La 17-an de aprilo la ĉina ĵurnalo Guangming Ribao publikigis artikolon de Zheng Dui, direktoro de la Religia Instituto de la Ĉina Tibetologia Esplor-Centro. La artikolo malkaŝas detruadon kaj ĝenadon al animmigrado de vivbudho fare de Dalai-kliko.
La artikolo diras, ke la animmigrado estas produkto kombinanta religion kaj politikon, aperinta en certa disvolviĝa periodo de la tibeta historio.
La artikolo montras, ke de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento kiam restariĝis la sistemo de animmigrado de vivbudho de la tibeta budaismo, neniam ĉesas la ĝenado kaj detruado fare de Dalai-kliko al la animmigrado.
La artikolo montras, ke Dalai-kliko malobservas la bazan tabuon de budaismo kaj estas detruanto de la normala ordo de la tibeta budaismo. |