18 senkulpaj popolanoj mortis kaj multaj viktimoj perdis la tutan riĉaĵon pro la evento de la 14-a de marto en Lasao. De la lastaj tagoj la registaro de Tibeta Aŭtonoma Regiono, diversaj institucioj kaj popolanoj el malsamaj rondoj liveras servojn aŭ oferas monon al la viktimoj por helpi al ili pasigi la malfacilan tempon.
La regiona registaro pagis 3 milionojn da juanoj kiel kompenson al familioj de la senkulpaj mortintoj de la evento. |