china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"Transmara eldono de Renmin Ribao" publikigis komenton montrante, ke Dalai ne estu malhonesta en homrajta problemo
(GMT+08:00) 2008-04-19 17:32:30

La 19-an de aprilo, ĉina ĵurnalo "Transmara eldono de Renmin Ribao" publikigis artikolon montrante, ke Dalai ne estu malhonesta en homrajta problemo.

La artikolo diras, ke "homrajto" ŝajne estas la amata atuto de Dalai, li tre ŝatas ludi kaj estas lerta en ludo. Kaj zorgeme kondukita de fremdaj mastroj, lia tekniko laŭgrade altiĝis, konfuzis iujn bonkorajn homojn kaj akiris aplaŭdon de la fremdaj mastroj.

Sed, la 4-a klaŭzo de "Universala Deklaro pri Homaj Rajtoj", aprobita de konferenco de Ĝenerala Asembleo de UN en Parizo en decembro de 1948, difinis: "Iu ajn homo ne devas estigi aliajn homojn kiel servutulojn aŭ sklavojn: sklava sistemo kaj sklava negoco en ĉiuj manieroj devas esti malpermesitaj." En la malnova Tibeto, Dalai estis ne nur servutuloposedanto, sed ankaŭ reprezentanto de perversaj fortoj. Por celebri naskiĝtagon de Dalai, oni senhaŭtigis vidajn servutulojn, elfosis iliajn hepatojn, intestojn kaj kapojn sangplenajn.

La artikolo diras, ke en la mondo plej furioza besto ne damaĝas samspeculon, Dalai kaj liaj sekvantoj tiel damaĝis tibetanojn, ĉu ili ankoraŭ estas en la vico de "homaro"? Ĉu Dalai legis "Universalan Deklaron pri Homaj Rajtoj"? Ĉu Dalai kaj liaj sekvantoj ne faris tion, kion la deklaro malpermesas? Kiel Dalai havas la kvalifikon por paroli pri "homaj rajtoj"?

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040