china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Huang Doudou kaj lia sursceneja vivo
(GMT+08:00) 2008-04-22 15:09:02

De tiam grande ŝanĝiĝis sursceneja vivo de Huang Doudou. Unuflanke li utiligis ĉian bonŝancon por disvastigi la ĉinan arton en transmaro kaj samtempe li senĉese faris provon en danc-kreado. Aperis novaj dancoj kreitaj de li en preskaŭ ĉiu jaro.

Laŭ invito, en aŭgusto de la jaro 1999, li faris prezentadon en Usono. Post lia dancado, ĉeloka usona eksa prezidento Gerald Ford emociite intervidiĝis kun li kaj invitis lin refoje fari viziton al Usono. Huang Doudou interalie elmetis sian volon pri tio, ke pli multaj ĉinaj aktoroj faru prezentadon en Usono.

"Antaŭ kelkaj jaroj, ofte aperis tia stato, ke nur mi mem faris prezentadon kun aliaj alilandaj aktoroj. Tial post prezentado, Gerald Ford suriris scenejon por doni salutvortojn. Unuflanke li agnoskis la ĉinan arton kaj aliflanke li esperis, ke mi ofte venos al Usono por partopreni en arta festivalo kaj prezentado. Mi demandis, ĉu eblas vizito kun miaj kolegoj al Usono; kaj mi esperis, ke mi povos kapti ĉian bonŝancon por eksponi la ĉinan kulturon."

Sub klopodado de diversaj flankoj, post tri jaroj, Huang Doudou kaj aliaj membroj de la kantdanca ensemblo faris viziton al Usono por fari prezentadon. Gerald Ford refoje faris ĉelokan spektadon. Huang Doudou tago post tago sciis, ke danco, la manifesta formo per membroj povas konkeri lingvan baraĵon, animan malintimecon kaj kortuŝis homojn kun malsamaj kultura fono kaj religia kredo.

Kunlaboroj inter Huang Doudou kaj majstroj ĉinaj kaj alilandaj estas pli kaj pli multaj.

En la jaro 2006, laŭ invito de Metropola Operejo de Usono, Huang Doudou kunlaboris kun ĉinaj famaj muzikisto Tan Dun kaj filma reĝisoro Zhang Yimou en opero "Imperiestro de Qin-dinastio" kaj li servis kiel danc-direktisto kaj unua ĉefa dancisto. Meze de pli ol 200 aktoroj kaj laborantoj, escepte de kernaj personuloj, kiaj reĝisoro, danc-direktisto kaj komponisto, aliaj aktoroj estas okcidentanoj. Huang Doudou diris, ke tio estas defio kaj ankaŭ estas bonŝanco por ili. Dum la kunlaboro, interfluo faciligas al okcidentanoj pliigi komprenon al la ĉina arto kaj al ĉinoj.

En februaro de la kuranta jaro, kun grandnombraj konataj ĉinaj artistoj, li partoprenis en granda prezentado en Hispanio por doni subtenon al Pekinaj Olimpikoj. Huang Doudou diris, ke same kiel ordinaraj ĉinoj, li volas fari kontribuon por Pekinaj Olimpikoj.

Scenejo por Huang Doudou estas pli kaj pli vasta. Li eldonis libron pri sia sperto, preparas ekspozicion de belartaĵoj kreitaj de li, servis kiel gasto de televidaj programoj kaj aliaj. Li diris, ke lia scenejo ne plu estas eta scenejo, per kiu li celis nur gajni premiojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040