china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tibetologia specialisto esprimis, ke tiel nomata "granda tibeta regiono" neniam ekzistis
(GMT+08:00) 2008-04-22 16:29:31
La 22-an de aprilo en Pekino, la ĉina ĵurnalo "Renmin Ribao" publikigis specialan intervjuon al Lian Xiangmin, studanto de ĉina tibetologia esplora centro, Lian Xiangmin esprimis, ke la tiel nomata "granda tibeta regiono" nenima ekzistis.

Unu el ĉefaj enhavoj de "meza vojo", predikita de Dalai, estas intenci establon de "granda tibeta regiono", inkluzive de Qinghai-Tibeta Alt-ebenaĵo. Lian Xiangmin esprimis pri tio, ke historie neniam ekzistis tiel nomata "granda tibeta regiono". Hodiaŭ aŭtonomaj lokoj, respektive fonditaj en diversaj tibet-naciecaj setlejoj, formiĝis en la procezo de longtempa historia disvolvo.

Lian Xiangmin diris, ke la tiel nomata "granda tibeta regiono" estas la koncepto, aperinta en la kondiĉo, ke en la moderna epoko imperiismo invadis Ĉinion, ĝi nur estas la iluzio pri dismembrigo de Ĉinio.

Lian Xiangmin diris, ke en la internacia socio multaj homoj ne scias, ke en la Qinghai-Tibeta Alt-ebenaĵo de generacio al generacio loĝas ankaŭ han-nacieco, mongola-nacieco, hui-nacieco kaj aliaj naciminoritatoj, Dalai-kliko intencas per "granda tibeta regiono" trompi kaj miskonduki publikan opinion por krei kondiĉon al dispartiga ago.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040