china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Transmaraj amaskomunikiloj introspektas pri falsaj raportoj koncernaj al Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-04-22 16:38:58

Lastatempe iuj transmaraj amaskomunikiloj aperigis artikolojn por introspekti pri falsaj raportoj, publikigitaj komence de la stafetado de la olimpika torĉo.

La 21-an de aprilo la franca ĵurnalo Le Figaro aperigis la novaĵon pri la letero, verkita de franca prezidento Nicolas Sarkozy por esprimi simpation al ĉina torĉoporstitino Jin Jing, kiu suferis atakon dum la torĉa stafetado en Parizo. La raporto diras, ke la ago de Nicolas Sarkozy fakte celas kondamni la malbonan konduton de francoj dum la torĉa stafetado. Tiutage la ĵurnalo aperigis ankaŭ komenton, dirante, ke antaŭ nelonge en Francio aperis antagonismo kontraŭ Ĉinio, tio fakte estas la timo pri Fabrikita en Ĉinio sub la kamuflado de "protektado de homaj rajtoj" kaj la rasismo sub la ŝirmado de "defendado de la ĝenerala valorokoncepto".

La 20-an de aprilo la usona ĵurnalo San Jose Mercury News publikigis artikolon, dirante, ke la olimpika torĉo ricevis varman akcepton en Argentino, Tanzanio, Omano; la torĉa stafetado en Azio fierigos plu lokajn popolanojn. La artikolo esperas, ke oni revenu al la olimpika spirito de sporto, konkursado kaj amikeco por renkonti la torĉan stafetadon kaj la olimpikojn.

Narasimhan Ram, ĉefredaktoro de la hinda ĵurnalo The Hindu, diris lastatempe, ke la akuzo de Dalai-kliko al Ĉinio pri la limigo al la religia libereco malkonformas al la fakto; en Tibeto estas multaj lamaejoj kaj monaĥoj de la tibeta budhismo, 4 moskeoj kaj unu katedralo, kiuj tute povas kontentigi la religian postulon de popol-amasoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040