En la 24-a de aprilo, sekve de sinsekva alveno de grupoj da turistoj al Tibeto, ekrestariĝis la tibeta turisma merkato, influita de evento "3.14".
Oficisto pri turismo de Tibeta Aŭtonoma Regiono konigis, ke la evento "3.14" serioze atakis la tibetan turismon. En periodo post la evento, turismaj agentejoj ĉesis akcepti turistojn, konsiderante sekurecon de turistoj.
Nuntempe la ordo en Tibeto normaliĝas kaj turismaj agentejoj en Tibeto komencis akcepti turistojn el aliaj lokoj de Ĉinio.
|