Laŭ raporto de Xinhua-Novaĵ-Agetenjo en la 25-a de aprilo, konsidere pri tio, ke Dalai multfoje elmetis postulon pri restarigo de interkonsiliĝo, koncerna departemento de la ĉina registaro preparas baldaŭ fari kontaktiĝon kaj interkonsiliĝon kun privata delegito de Dalai. Samtage Usono, Singapuro kaj EU esprimis bonvenon al tio.
Proparolanto de usona ŝtata sekureca komitato Gordon Johndroe esprimis, ke Usono esprimas kontenton pri tio, ke la ĉina registaro preparas fari kontaktiĝon kaj interkonsiliĝon kun Dalai.
Singapura Ministerio pri Eksteraj Aferoj publikigis deklaron, dirante, ke la ago de la ĉina registaro favoros protekti stabilecon de Tibeto.
Deĵoranta prezidanta lando de EU Slovenio publikigis deklaron, esprimante laŭdon al la menciita ago de la ĉina registaro. |