Antaŭ nelonge Shinza Tenzin Choeta, enkarniĝinta budho de la tibeta budhisma sekto Gegyu, akceptis intervjuon de raportistoj. Li diris, ke la mensogo de Dalai-lamao la 14-a pri "tibeta kultura genocido" ne povas rezisti antaŭ la faktoj: uzado de la tibeta lingvo kaj kompilitaj tibetlingvaj lernolibroj.
Shinza Tenzin Choeta, vicprezidanto de la Popola Kongreso de Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris, ke pasintece sub la premado de Dalai-lamao la 14-a nur tre malmulte da tibetanoj estis edukitaj, kaj ekzistis neniu alia libro de romano aŭ rakonto pri Tibeto ol iuj sutroj podedataj de nobelaj familioj; sed nun en Tibeto estas diversaj libroj kaj buntas kulturoj kaj artoj. |