china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Secesio de Dalai-kliko certe fiaskos
(GMT+08:00) 2008-04-27 15:51:44

La 27-an de aprilo la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao aperigis komenton. La komento diras, ke de pli ol 50 jaroj Dalai-kliko neniam forlasas la intencon spliti la patrolandon, tamen ĝia fiago certe fiaskos.

La artikolo diras ankaŭ, ke de la antikveco Tibeto estas la integra parto de Ĉinio, tio estas la fakto, rekonata de la ĉina popolo, inkluzive de tibetanoj; neniu lando en la mondo publike agnoskis la tiel nomatan "tibetan sendependiĝon", malgraŭ tio, ke Dalai-kliko iel ajn sensacias la tiel nomatan "tibetan problemon"; la esenco de "la tibeta problemo" tuŝas la ŝtatan suverenecon; protekti la ŝtatan unuecon kaj teritorian integrecon estas la sankta rajto de ĉiuj suverenecaj ŝtatoj kaj ankaŭ la baza principo de la internacia juro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040