china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Iuj okcidentaj amaskomunikiloj publikigis artikolojn por kritiki agmanieron de Okciento en tibeta problemo
(GMT+08:00) 2008-04-27 16:51:25
En la lastaj tagoj, iuj okcidentaj amaskomunikiloj sinsekve publikigis artikolojn por kritiki agmanieron de okcidentaj landoj en la tibeta problemo.

La 25-an de aprilo, usona ĵurnalo "Los Angeles Times" publikigis artikolon dirante, ke la historio pri ĉina regado al Tibeto datiĝis de la 13-a jarcento. La regado estis iam forta kaj iam malforta, sed tio povas esti certa, ke la tempo, ke Ĉinio regas Tibeton, estas pli longa ol la tempo, ke iuj okcidentaj landoj ekzistas. La okcidenta negativa sinteno klare fontas en la konsidero al internaj interesoj, sed ne al ĉina stato. La artikolo opinias, ke la Okcidento devas klopodi por redukti, sed ne plivastigi fendegon inter Dalai-Lamao kaj la ĉina registaro.

La 24-an de aprilo, germana semajna gazeto "Focus" publikigis artikolon dirante, ke la germana altranga ekonomia rondo ne esperas, ke Germanio intervenos en Ĉinion politike, kies ekonomio estas prospera. La artikolo diras, ke ĉar lastatempe germana ĉefministrino Angela Merkel tenas kritikan sintenon en la tibeta problemo, tial interesoj de germanaj entreprenoj en aliaj landoj estas damaĝitaj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040