Menciante la agaĉojn de batado, frakasado, rabado kaj bruligo en la 14-a de marto, 19-jara Kongsang Lhamo larmis senĉese. Ŝi diris, ke pro ne-distingo inter pravo kaj malpravo, ŝi agis damaĝe al la ŝtato kaj la socio.
Laŭ konfeso de Kongsang Lhamo liverita de polica flanko, en la furioza perforta evento okazinta la 14-an de marto en Lasao, la ĉefurbo de la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono, Kongsang Lhamo kaj alia krima suspektato partoprenis en frakasado, rabado kaj bruligado, pro tio la publik-sekura departemento arestis ŝin.
24-a krima suspektato Tashi Dorje nun pentas, ke lia agaĉo kaŭzis perdon al la socio, ankaŭ rompis financan fonton al li mem. Enkarcerigite pro atenco al ŝtata leĝo, nun li sopiras siajn familianojn, inkluzive de 1-jara filineto. Li volas diri al ĉiuj homoj, ke ili nepre ne estu trompitaj de fiuloj, kaj nepre sekvu ŝtatajn politikojn favorantajn al la popolo.
|