La 27-an de aprilo, la ĉina Xinhua Novaĵagentejo aperigis komenton montrante, ke "Tibeta Junulara Kongreso", kun perforta terorismo kiel la trajto, celas "sendependigi Tibeton", tio estas vaste konata. Ankaŭ la tiel nomata "paca kaj ne-perforta" maniero distrumpetita de ĝi estis antaŭ longe negita de ĝi mem per la perfortaj terorismaj agoj konstante organizitaj de ĝi. Fakto superas elokventon, kaj mensogo ne povas ŝirmi ĝian terorisman esencon.
La komento montras, ke lastatempe "Tibeta Junulara Kongreso" denove komencis mallertan prezentadon por trompi la mondan publikan opinion per mensogo, celante kovri sian terorisman esencon, detrui Pekinajn Olimpikojn kaj spliti la patrolandon.
La komento diras, ke kiel ajn pene klopodas "Tibeta Junulara Kongreso" por malbeligi Ĉinion, ĉiuj konsciencaj kaj pacamaj homoj finfine distingos ilian malican vizaĝon. La ĉina registaro kaj la ĉina popolo el diversaj naciecoj ne ŝanceliĝos en sia decido oponi kontraŭ secesiismo kaj protekti la unuecon, nek en sia decido sukcese okazigi Pekinajn Olimpikojn, kaj kunlabori kun diverslandaj popoloj por la komuna venko. |