china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Iuj okcidentaj amaskomunikiloj kritikis agmanieron de okcidentaj landoj en tibeta problemo
(GMT+08:00) 2008-04-28 10:53:51
En la lastaj tagoj, iuj okcidentaj amaskomunikiloj sinsekve publikigis artikolojn por kritiki agmanieron de okcidentaj landoj en la tibeta problemo.

Antaŭtempe eldonita usona gazeto "NEWSWEEK" publikigis artikolon kun la titolo "Okcidento devas kompreni Tibeton en okuloj de ĉinoj". La artikolo diras, ke okcidentaj gvidantoj devas ekompreni ĉinojn, alie konflikto eble estos pli kaj pli akra. La artikolo ankaŭ montras, ke se eŭropaj gvidantoj vere volas montri politikan kuraĝon, ili devas ĉeesti al inaŭguro de Pekinaj Olimpikoj. Tio stimulos Ĉinion daŭrigi malfermon kaj kunfandiĝi en la mondo.

La 25-an de aprilo, germana ĵurnalo "Junge Welt" publikigis artikolon dirante, ke tibeta kulturo tute ne suferas minacon de pereo. La artikolo ankaŭ emfazas, ke tibetaj naciecanoj oponas kontraŭ dispartigo.

Lastatempe, eksa raportisto al Pekino de germana gazeto "Wirtschaftswoche" sinjoro Frank Sieren diris intervjuate, ke okcidentaj amaskomunikiloj alprenis la unu-flankecan sintenon, ĉar la Okcidento timas ĉinan troan potenciĝon, samtempe en la Okcidento ĝenerale ekzistas naiva opinio, kiu idealigas Tibeton. Sed la idealiga Tibeto tute ne ekzistas. Frank Sieren diris ankaŭ, ke en la tibeta problemo, la Okcidento ne faru plu malhelpon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040