china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Iuj krimaj suspektatoj esprimis penton pri siaj agaĉoj
(GMT+08:00) 2008-04-29 10:52:19
Post edukado fare de ĉina publik-sekura departemento, iuj krimaj suspektatoj de la furioza perforta evento okazinta en Lasao la 14-an de marto nun havas profundan konon pri sia krimado, esprimas profundan introspekton kaj penton. Antaŭtage krimaj suspektatoj Tashi Dorje kaj Kongsang Lhamo akceptis la intervjuon de raportistoj.

Tashi Dorje diris, ke posttagmeze de la 14-a de marto, kiam li preterpasis la Templon Ramoche, iu devigis lin per tranĉilo, ke li partoprenu en krimado, do li aliĝis al rabado. Arestite de policanoj, li esprimis fortan penton pri sia agaĉo. Li diris: "Mia agaĉo kaŭzis grandan ekonomian perdon al la ŝtato kaj detruis la naciecan solidarecon."

Kongsang Lhamo laboris kiel vendistino antaŭ la evento. La 14-an de marto, kiam ŝi laboris, fiuloj entrudiĝis en vendejon kaj minacis bruligi la vendejon, se ŝi ne aliĝus al ilia krimado, pro tio ŝi partoprenis en frakasado kaj bruligado. Ŝi diris: "Ne sciante pri la vero, mi aliĝis al krimado, nun mi sentas penton pri mia agaĉo. Tro malfortas mia konscio pri leĝoj, sekve mi agis kontraŭleĝe."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040