china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"Renmin Ribao": "tibeta problemo" ne estas religia problemo
(GMT+08:00) 2008-04-29 12:00:33
La 29-an de aprilo, la ĉina plej aŭtoritata ĵurnalo "Renmin Ribao" publikigis artikolon kun signaturo dirante, ke Dalai-kliko kaj tiel nomata "tibeta problemo" ne estas tiel nomata "religia problemo", sed la problemo de dispartigo de Ĉinio.

La artikolo diras, ke Dalai-kliko apelaciis, ke la internacia socio atentu "tibetan problemon", ĝia etikedo estas tiel nomata "religia problemo" kaj "manko de libereco de religia kredo" de tibet-naciecanoj. Sed efektive multaj akuzoj de Dalai-kliko al Ĉinio kontraŭas al faktoj.

La artikolo montras, ke nun en Tibeto, ekzistas pli ol 1 700 divers-skalaj temploj de tibeta budaismo, pli ol 46 mil monaĥoj kaj monaĥinoj, 4 islamaj moskeoj kaj unu katolika preĝejo, diversaj religiaj aktivadoj normale funkcias kaj religia vivo de ordinaraj popolanoj  tre enhavoriĉas. En la lastaj 20 jaroj, Ĉinio sume investis pli ol 700 milionojn da juanoj por ripari templojn, relikvojn, antikvajn restaĵojn kaj ruinojn kaj religiajn kampojn, multaj klasikaĵoj de tibeta budaismo estas protektataj.

La artikolo diras, ke la faktoj sufiĉe montras, ke la "tibeta problemo" ne estas tiel nomata "religia problemo", kaj "religa problemo" estas nur karto de Dalai-kliko por akiri simpation de iuj homoj. Esenco de la "tibeta problemo" estas intenco por "tibeta sendependigo" kaj dispartiga problemo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040