china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Svislanda televizia stacio petis pardonon pro erara raporto de tibeta problemo
(GMT+08:00) 2008-04-29 13:15:11
Lastatempe, ĉefredaktoro de programo "Tagesschau" de svislanda ŝtata televizia stacio Schweizer Fernsehen sinjoro Heiner Hug konfesis "rimarkindan eraron" en raporto pri tibeta problemo kaj petis pardonon.

La 19-an de aprilo, la programo "Tagesschau" raportis, ke "policana perforto en Tibeto estas pli serioza", sed en televido aperis nepalaj policanoj bremsis manifestacion de homoj pledantaj por "tibeta sendependigo". Poste, 9 svislandaj organizoj de ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj kune sendis leteron al redakcio de la programo montrane, ke la raporto havas "surprizan eraron", serioze damaĝis ĉinan figuron kaj kaŭzis negativan influon al vivo de lokaj ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj.

La 21-an de aprilo, Heiner Hug respondis al la organizoj de ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj en letero, kaj konfesis, ke "la stato estas fakto kaj aperis rimarkinda eraro en la redakcio." Heiner Hug diris, ke li petis pardonon pro la eraro kaj publike korektos koncernan fakton sur retejo de la programo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040