china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Specialistoj kritikas okcidentajn landojn
(GMT+08:00) 2008-04-29 16:21:40

Lastatempe specialistoj kaj ordinaraj legantoj de iuj okcidentaj landoj publikigis artikolojn aŭ akceptis intervjuon. Ili kritikas agmanierojn de iuj okcidentaj landoj pri la tibeta problemo.

Antaŭ nelonge Konrad Seitz, germana eksambasadoro en Ĉinio, publikigis en la germana ĵurnalo Sueddeutsche Zeitung sian artikolon. Li kritikas iujn germanajn amaskomunikilojn, ke ili faras partiecan raporton pri Ĉinio tiel, ke germanaj legantoj tre malofte povas komplete koni grandan progreson de Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio sin dediĉas al disvolvo de medi-amika ekonomio kaj kontruado de soci-justa ŝtato, tamen kiom da germanoj scias la ĉinan progreson?

La germana ĵurnalo Frankfurter Allgemeine Zeitung aperigis leteron de germana studento Thomas. La letero kritikas germanajn amaskomunikilojn pro ilia partieco pri la tibeta problemo. Thomas diris, ke kiel germana studeto en Ŝanhajo li havas la ŝancon observi Ĉinion laŭ malsamaj anguloj, precipe la nunan staton de Tibeta Aŭtonoma Regiono. Li esprimis, ke la ĉina registaro faris multe da klopodoj por helpi naciminoritatojn.

La 23-an ĉi-monate la germana ĵurnalo Badische Zeitung aperigis artikolon de Harro Von Senger, profesoro de la germana universitato Freiburg, ĉinologo. La artikolo kritikas okcidentajn landojn pro iliaj duobla kriterio pri la tibeta problemo kaj tromemfidema sinteno.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040